Elektoj de Fondaĵo Vikimedio/2022/Komunuma voĉdonado
Appearance
Outdated translations are marked like this.
La 2022 balotadoj por la Kuratoraro de la Fondaĵo okazas de la 23-a de aŭgusto 2022 al la 6-a de septembro 2022.
La Vikimedio-komunumanoj povas elekti du kandidatojn por trijara mandato. Tiu ĉi paĝo klarigas la instrukciojn por voĉdoni. La komunumanoj legu la preskriboj pri balotrajto kaj la Oftaj demandoj.
Voĉdono
Se vi rajtas baloti:
- Legu la Deklaron de la kandidatoj kaj iliajn taskojn far la Analizkomitato
- Legu la respondojn de la kandidatoj al la demandoj de la Filiaj Reprezentantoj
- Spektu la filmetojn de la kandidatoj respondante al la demandoj de la komunumo there is also a text version, including additional questions from the community.
- Uzu la Balotkompason por faciligi vian elektan decidon. (based on answers to 15 additional community-sourced questions).
- Decidu viajn subtenotajn kandidatojn.
- Aliru al la SecurePoll-a balotpaĝo.
- Sekvu la instrukciojn de tiu ĉi paĝo.
Kiel voĉdoni
Ĉi sube vi trovos kelke da informoj por ke via baloto pasos bone. Bonvolu atente legi tion antaŭ baloti.
- Tiu balatado funkcias per Unuopa Transdonebla Voĉdono-sistemo. Klarigo de la kalkulprocezo legeblas tie.
- En la balotpaĝo troviĝas vico da kurtenaj menuoj. La voĉdonanto ordigu la kandidojn laŭ sia preferoj, de “Prefero 1” (la plej preferata) al “Prefero 6” (la malpli preferata).
- Komencante ĉe la listsupro, la voĉdonanto ordigu la plej elektindajn kandidatojn. La malpli elektindaj estu klasataj ĉe la fino de la listo. La tute ne elektindaj estu nenie notitaj.
- Eblas ĉesi la ordigadon iam ajn. Ekzemple el 6 ordigendaj kandidatoj, la voĉdonanto povas klasi nur la 4 unuajn, kaj la 2 aliajn nezorgi.
- La kandidatoj estu klasataj sen preterpasi numerojn inter ili. Preterpasi numerojn rezultigus eraron.
- La voĉdonanto ne klasu plurfoje la saman kandidaton. Tio rezultigus eraron.
- Eblas balotadi plurfoje. La lasta voĉdono anstataŭas la antaŭajn. Eblas balotadi tiom da fojoj, ke la voĉdonanto deziras.