WMDOC/Wikipedia leaflet/eo
Here the texts of two leaflets (2006, 2008) about Wikipedia, in Esperanto.
2006 edition
[edit]Main author: Chuck Smith
Kio estas Vikipedio?
Imagu la mondon, en kiu ĉiu persono havas liberan aliron al la tuto de la scio, kiun la homaro havas. Jen tion ni faras.
Vikipedio estas enciklopedio kun libera enhavo, kiun ĉiu povas legi kaj redakti.
Internacia projekto
Vikipedio komenciĝis kiel anglalingva projekto la 15-an de januaro 2001. Baldaŭ aperis ĝia germana parto kaj poste multaj pliaj lingvoj. Oni multe penas por emfazi la internacian naturon de la projekto. Kvankam la angla Vikipedio kun pli ol 1 miliono da artikoloj estas nun la plej granda, ekzistas pli ol 3 milionoj da artikoloj en pli ol 150 aliaj lingvoj, iuj el ili estas grandaj kaj iuj — nur komenciĝantaj.
Neniu scias ĉion, sed ĉiu scias ion
Vikipedio estis fondita kun la kredo, ke preskaŭ ĉiu persono havas ian scion, kiun eblas dividi kun aliuloj. Niaj redaktantoj diversas laŭ aĝo de sep ĝis sepdek kaj pli, ĉiu el ili kontribuas iom por helpi kreon de la plej kompleta kunlabora eduka projekto inter iam ekzistintaj. Ni kredas, ke ĉiu persono havas rajton lerni, sed ankaŭ ke ĉiu havas ion por instrui al la aliaj.
Kiuj estas la homoj en Vikipedia komunumo?
En Vikipedio ĉiu havas eblecon krei aŭ ŝanĝi artikolon tuj, tial apenaŭ ekzistas artikoloj kun unusola aŭtoro. Anstataŭe, dekoj kaj eĉ centoj da homoj kunlaboras, uzante siajn sciojn por plibonigo de la enhavo. La senfina "daŭra laboro" estas rezulto de tio, ĉiam iganta Vikipedion pli preciza kaj pli bona. Uzantoj povas krei konton kaj uzi salutnomon kun pasvorto, tamen tio ne estas nepra. Multe da nia informo venas de anonimaj uzantoj, multaj el kiuj nur preterpasis kaj rimarkis ion, kion ili kapablas plibonigi. Multaj el tiaj homoj "kaptiĝas" kaj baldaŭ iĝas integra parto de la komunumo. Nia politiko pri neŭtrala vidpunkto inspiras homojn de plej diversaj devenoj labori kune. Kiam aperas disputoj, ni havas pretajn mekanismojn por solvi ilin en amika etoso.
«Vi povas redakti tiun ĉi paĝon nun!»
La kerno de la sukceso de Vikipedio estas nova softvaro nomata kiel "vikio". Kreita de Ward Cunningham en 1995, tiu softvaro ebligas dinamikajn paĝarojn, en kiuj ĉiuj uzantoj povas redakti paĝon facile kaj rapide, uzante sian kutiman retumilon. Tio facilas. Tio rapidas. Tio estas vikio!
Wikiwiki – «rapida» en la havaja
La vikia lingvo, konata kiel vikiteksto, estas multe pli facile ol HTML. Ĝi estas elstare intuicie komprenebla, jen kial ĉiu povas lerni ĝin en daŭro de kelkaj minutoj. Ekzemple, por kursivigi tekston necesas entajpi po du apostrofoj ĉirkaŭ ĝi, tri apostrofoj faros la tekston griza, vorto en rektaj krampoj ([[]]) fariĝas ligilo al alia paĝo. La softvaro, kiun Vikipedio uzas, estas konata kiel Mediawiki, ĝin oni kreis speciale por uzi kiel bazon por enciklopedio. Hodiaŭ Mediawiki estas reuzebla sub GPL. Ĝin uzas multaj aliaj vikioj, kvankam Vikipedio restas la plej granda inter ekzistantaj vikioj.
Kiel mi povas iĝi vikipediisto?
Facile: ĉio, kion vi bezonas fari, estas veni en Vikipedion kaj ekredakti. Aldonu ion, kion vi scias, pligrandigu artikolon aŭ plibonigu ĝian stilon. Ni certas, ke vi revenos denove kaj denove al tiu plej rapide kreskanta interreta fenomeno!
The GNU free documentation license
Ĉiuj informoj enmetitaj en Vikipedion estas konsiderataj libera enhavo laŭ GNU Free Documentation License. Tio signifas, ke la tuto de la enhavo povas esti libere reuzata, libere redaktata, libere kopiata kaj libere distribuata, kun certaj limigoj, kiujn la licenco priskribas.
backside
[edit]Kunprojektoj de Vikipedio
Kun la kresko de Vikipedio aperis kunprojektoj, kiuj ebligas plibonigon de la enhavo en la enciklopedio. Multaj el ili ekvivis sian propran vivon, kvankam ĉiuj estas parto de la familio Wikimedia kaj inter ili estas konstanta kunlaboro. Niaj kunprojektoj inkluzivas:
Vikivortaro projekto de libera vortaro en multaj lingvoj http://www.wiktionary.org
Vikilibroj projekto por disvolvi liberajn lernilojn http://www.wikibooks.org
Vikicitaro libera kolekto de citaĵoj http://wikiquote.org
Vikifontoj deponejoj de fontaj tekstoj http://www.wikisource.org
Vikinovaĵoj kunlabore priskribataj novaĵoj http://www.wikinews.org
Komunejo deponejo por bildoj kaj aliaj dosieroj sub liberaj licencoj http://commons.wikimedia.org
Fondaĵo Wikimedia Foundation
La gepatra organizo por Vikipedio kaj ĝiaj kunprojektoj estas Wikimedia Foundation, kiu baziĝas en Florido (Usono). Ĝi estas neprofita organizo kun la celo liveradi liberajn sciojn al ĉiu persono de la mondo. Wikimedia Foundation pripagas ĉiujn bezonatajn teknikaĵojn: servilojn, domajnojn kaj trafikon. En 2005 Vikipedio estis unu el la plej popularaj paĝaroj en la tuta Interreto.
Kiel mi povas helpi?
Fondaĵo Wikimedia Foundation funkciigas siajn viki-projektojn dank’ al subteno de individuoj. Se vi volas sekurigi daŭran kreskon de Vikipedio kaj ĝiaj kunprojektoj, donacu per Interreto uzante sistemojn PayPal kaj MoneyBookers. La nomo de nia konto estas donation@wikipedia.org. PayPal ebligas unufojan pagon aŭ ripetantan ĉiumonate aŭ ĉiujare. Por trovi pliajn detalojn vidu nian monkolektan paĝon ĉe http://wikimediafoundation.org/wiki/Fundraising.
Donacu per poŝto
Vi ankaŭ povas sendi subtenmonon per papera poŝto al la ĉefa oficejo de Wikimedia Foundation:
Wikimedia Foundation Inc. 200 2nd Ave South, #358 St. Petersburg, FL 33701-4313
Sendante el ekster Usono bonvolu scii, ke internacia monrimeso (money order) aŭ ĉeko pagebla en usona banko estas preferataj por eviti perdon de signifa parto de la sendaĵo. Bonvolu ne sendi monbiletojn poŝte.
2008 edition
[edit]Main author: User:Ziko
FONDAĴO VIKIMEDIO
Origine en januaro 2001, Vikipedio estis privata projekto, subtenata de la interreta entreprenisto Jimmy Wales. En junio 2003 li kreis la ne-profit-donan Fondaĵon Vikimedio (Wikimedia), al kiu li transdonis ĉiujn rajtojn kaj materialojn rilate al Vikipedio. Ĝi havas internacian estraron, nuntempe sub la prezido de la francino Florence Nibart-Devouard.
Vikimedio disponigas la retejojn, sed interne la projektoj havas aŭtonomion, ekzemple la administrantoj de la esperantlingva Vikipedio estas elektitaj de la Esperanto-vikipediistoj. Kaj Vikimedio ne respondecas pri la enhavo, sed nur tiu persono, kiu enmetis la enhavon.
Necesas varbi kaj kolekti donacojn, respondi al la amaskomunikiloj, subteni la teknikon kaj komputilojn kiuj konservas la datumojn...
LINGVOJ
Cetere, Jimmy Wales esprimis sin ĉiam pozitive pri la lingva diverseco de Vikipedio, kaj alvokas atenti ne nur grandajn lingvo-versiojn, sed ankaŭ helpi al Vikipedioj en lingvoj de la t.n. Tria Mondo.
KIEL VI POVAS HELPI
Vikipedio dependas de la subteno de multaj homoj, kaj bonŝance ili subtenas: pluraj cent mil homoj jam kontribuadis al tuta Vikipedio. Kompreneble la Vikipedio en Esperanto bezonas precipe la helpon de esperantistoj.
LEGU
Legu Vikipedion, ĉu pro interesiĝo pri ĉiaj temoj, ĉu studante pri Esperanto. Ricevu impreson pri la amplekso kaj kvalito de la libera enciklopedio. Sciigu al viaj geamikoj pri Vikipedio.
KUNLABORU
Ĉiu rajtas kunlabori, ankaŭ vi! Multaj vikipediistoj komencis korektante ekzemple tajperaron aŭ ŝanĝante vortumon en artikolo. Plej bone estas se vi (senpage kaj facile) registriĝas kaj lernas pri la bazaj reguloj.
DONACU
Wikimedia Foundation Konto: 068-9999995-01 Dexia bank (Bruselo) IBAN: BE43 0689 9999 9501 BIC: GKCCBEBB
Aŭ al UEA-konto eĉi-v kun celo „Vikipedio“
respondeculo: Ziko van Dijk (2008, CC-BY-SA); helpis Chuck Smith, Yves Nevelsteen, Arno Lagrange, Peter Balâž, Hay Kranen k.a.; subtenis Eŭropa Esperanto-Unio, E@I kaj Universala Esperanto-Asocio
vikipedio: La libera Enciklopedio
VIKIPEDIO EN ESPERANTO
La esperantlingva Vikipedio apartenas al la plej unuaj lingvoversioj de la libera enciklopedio: En 2001 Chuck Smith penis por traduki la programarojn kaj varbi vikipediistojn. Ĝis 2008 jam proks. 900 homoj kontribuadis al ĝi, kaj estiĝis 100.000 artikoloj en Esperanto: pri la movado, sed ankaŭ pri aliaj temoj kiel astronomio, literaturo, politiko, historio, arto aŭ biologio.
Vikipediistoj verkas novajn artikolojn, korektas kaj plilongigas jam ekzistantajn, ordigas por fari artikolojn pli facile troveblaj, helpas al novuloj kaj informas pri ĝi en la Esperanto-komunumo.
„Vikipedio estas tre interesa ĉar temas pri libera enciklopedio, sed ankaŭ malferma, ni povas en ĉiu momento korekti, modifi, fajnigi...“
Barbara Pietrzak, pola ĵurnalistino, ĝenerala sekretario de UEA
VIKIMEDIA KOMUNEJO
En unu komuna kolekto oni konservas bildojn, aŭdo- kaj vido-datumojn por ke oni povu utiligi ilin en ĉiuj projektoj de Vikimedio, en ĉiuj lingvoj. Ni havas intertempe pli ol 2,7 milionojn da datumoj. Kaj eble ankaŭ vi povas kontribui, ekzemple kun viaj fotoj el historiaj renkontiĝoj?
Franz Marc:
Blua ĉevalo
Jomo, Esperanto-kantisto el Francio
Monto Engelberg, Svislando
(Ankaŭ la aliaj fotoj en tiu ĉi informilo estas el Komunejo)
VIKIFONTARO
En la libera kolektejo por fonttekstoj troveblas historiaj dokumentoj aŭ malnovaj libroj, ankaŭ pri Esperanto. Kelkaj tekstoj venas rekte el la Arkivo de UEA, kiel la „Nepre konfidenca raporto“ de Anton Vogt el la jaro 1928, pri la problemoj en la tiama Centra Oficejo. Helpu transtajpi el skanitaj kopioj.
VIKILIBROJ
Plia vikimedia projekto kun Esperanta enhavo estas Vikilibroj. En tiu projekto oni povas kontribui verkante pri lernolibroj, pri ĉiaj temoj. Ekzemplo en Esperanto estas la „Manlibro pri tradukado“ aŭ la lernolibro por la kataluna.
Historio de Esperanto en Vikipedio
Ekzemple pri Esperanto-historio ekzistas amaso da artikoloj en Vikipedio, interalie:
Biblioteko Hector Hodler Esperanto (gazeto) Historio de UEA Ivo Lapenna Komuna Seminario Landa Asocio Louis de Beaufront Pra-Esperanto Universala Kongreso Unua Libro Volapuko kaj Esperanto