Teknikaĵoj/Novaĵoj/2020/24
Appearance
La ĉiusemajnaj resumoj de Teknikaj Novaĵoj helpas vin monitori ĵusaj ŝanĝojn pri programaroj, kiuj eble efikos sur vin kaj viajn kolegajn Vikimedianojn. Abonu, kontribuu, kaj prikomentu.
antaŭen | 2020, semajno 24 (lundo 8-a de junio 2020) | posten |
Plej novaj teknikaj novaĵoj el la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu sciigi aliajn uzantojn pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos sur vin. Tradukoj estas haveblaj.
Lastaj ŝanĝoj
- Kelkaj artikoloj havas tabelojn ordigeblajn diversmaniere. Ekzemple, listo de landoj povas esti ordigita alfabete, sed vi povas alklaki la kolumnon de grandoj por ordigi laŭ grandoj. Se vi alklakas duafoje, ĝi ordigas la la landojn malaorde. Nun, tria alklako restarigos la originalan ordon. [1]
- Sinfermantaj etikedoj nun funkcias laŭ la specifoj de HTML5.
<b/>
estas ekzemplo de sinfermanta etikedo. Ĝi estu<b>
. Paĝoj kun tiu eraro estis listitaj en spura kategorio ekde 2016. Tiuj estos listitaj en Special:LintErrors/self-closed-tag. Tio ne efikas sur<references />
aŭ<ref />
. [2] - Ekzistas rubando nomita
WikidataPageBanner
. Ĝi estas, ekzemple, uzata en Vikivojaĝoj, en la vikio de Vikimedio Rusio, kaj en la Katalunlingva, Eŭsklingva, Galeglingva, kaj Turklingva Vikipedioj. Ĝoi estos nun ankaŭ vidata de vizitantoj vizitantaj per poŝaparatoj. Antaŭ tio, la rubando estis nur videbla per surtablaj komputiloj. La vikioj ĝisdatigu instrukciojn enMediaWiki:Sitenotice
, por ke redaktantoj scios kiel testi kaj stiligi por poŝaparatoj ankaŭ. [3][4]
Ŝanĝoj okazontaj poste ĉi-semajne
- Vi povas nun redakti AmasMesaĝo-priskribojn per la API. Tio utilas al iloj kaj akcesoraĵoj. [5]
- La nova versio de MediaVikio estos en testaj vikioj kaj MediaWiki.org ekde 9 junio. Ĝi estos en ne-Vikipediaj vikioj kaj kelkaj Vikipedioj ekde 10 junio. Ĝi estos en ĉiuj vikioj ekde 11 junio (kalendaro).
Okazontaj ŝanĝoj
- Portempa riparo helpis vikiojn igi siajn ĉefpaĝojn pli poŝaparate uzeblaj. Tio ne estas rekomendata ekde 2017. Tio ne funkcios post la 13a de Julio. Vikioj uzu Ŝablonajn Stilojn anstataŭe. 118 vikioj devas ripari tion ĉi. Vi povas legi kaj kontroli, ĉu via vikio estas riparenda. [6]
Teknikaj novaĵoj preparitaj de verkantoj de Teknikaj Novaĵoj kaj afiŝitaj de roboto • Kontribui • Traduki • Esti helpata • Prikomenti • Aboni aŭ malaboni.