Teknologio/Novaĵoj/2016/51
Appearance
antaŭen | 2016, semajno 51 (lundo 19-a de decembro 2016) | posten |
Plej lastaj teknologiaj novaĵoj de la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu paroli al aliaj uzantoj pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos al vi. Tradukoj estas haveblaj.
Novaĵoj pri teknologio
- Pro la ferioj, la sekva eldono de "teknikaj novaĵoj" elsendiĝos la 9-an de januaro 2017.
- La verkistoj de la teknika informilo petas vian opinion. Ĉu vi akiris la informon kiun vi deziris dum tiu jaro? Ĉu ni maltrafis gravan teknikan informaĵon dum 2016? Kio informospeco venis tro malfrue? Bonvolu diri al ni! Vi povas skribi per via lingvo. Dankon!
Lastaj ŝanĝoj
- Administrantoj kaj traduk-administrantoj nun povas uzi Specialaĵo:Paĝlingvo sur vikioj kun la traduka kromaĵo. Tio ĉi signifas ke vi povas indiki kion lingvon uzas la paĝo. La traduka kromaĵo uzos tiun lingvon kiel la fonta lingvo kiam vi tradukas. Antaŭe tio estis ĉiam defaŭlte al lingvo de la vikio. Tio ĉi estis kutime la angla. [1]
- Vikioj konektitaj al Vikidatumoj nun povas uzi la funkciojn de sintaksa analizilo
{{#statements: }}
por akiri formatitan datumon. Vi ankaŭ povas uzi{{#property: }}
por akiri krudan datumon. Vi povas vidi la diferencon inter la du ordonoj. Estas ankaŭ similaj novaj funkcioj en Lua. [2]
Problemoj
- Kelkaj fitraktaj filtriloj por alŝutitaj dosieroj ne laboris kiel ili devus. Ni ne scias ekzakte kiuj filtriloj ankoraŭ ne laboris ĝuste. Tio ĉi signifas ke kelkaj dosieroj kies alŝuton devus malebligi la filtriloj, tamen estis alŝutitaj al la vikioj. MediaWiki.org kaj testaj vikioj estis influitaj ekde la 13-a de oktobro. Commons kaj Meta estis influitaj ekde la 17-a de oktobro. Aliaj vikioj estis influitaj ekde la 17-a de novembro. [3]
Ŝanĝoj dum ĉi tiu semajno
- Ne okazas nova versio de MediaWiki dum ĉi tiu semajno. Same ankaŭ ne okazos nova versio de MediaWiki la sekvan semajnon.
Kunvenoj
- La sekvanta renkontiĝo kun la VisualEditor teamo estos je la 3a januaro je la 20a horo (UTC). Dum la renkontiĝo, vi povas diri al ellaborantoj kiujn cimojn vi opinias kiel la plej gravaj. Vidu kiel aliĝi.
Estontaj ŝanĝoj
- La enketo de 2016 pri komunuma mendolisto estas farita. Ĝi decidas kion la teamo de komunuma teknologio prilaboros dum 2017. Vi povas konsulti la rezultojn.
Teknologia novaĵoj preparita far tekaj ambasadoroj kaj poŝtita de roboto • Kontribui • Traduki • Akiri helpon • Provizi retroinformadojn • Aboni aŭ malaboni.