Jump to content

Esperanto kaj Libera Scio/Strategic plans/2025-2026

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page contains changes which are not marked for translation.

Vidu la Strategian planon 2025-2026 ankaŭ kiel projekton en Projektoj.org (listigo de laborpakaĵoj; tempolinio per Gantt-diagramo).

Tiu ĉi Strategia plano estas la unua Strategia plano de Vikimedio EO. Dum la antaŭaj jaroj ni multe lernis pri kreado de Strategiaj planoj kaj plurajn lernitaĵojn aplikis ĉi tie. Tamen, kiel vere unua Strategia plano, unu el plej gravaj ĝiaj celoj estas provizi al ni praktikajn spertojn pri verkado de Strategia plano por povi pliboniĝi por estonteco.

Ni dankas pro konzulto pri strategia planado al Mark Fettes (iama Prezidanto kaj respondeculo pri Strategio de UEA) kaj Klára Joklová (Direktoro de Vikimedio Ĉeĥio)!

Inspiro

[edit]

Mezlongtempa estonteco

[edit]

En sekvaj jaroj / malmultaj jardekoj estas antaŭvidataj pluraj grandaj ŝanĝoj en la mondo. Ili povas (sed ne devas) inkludi ankaŭ: altkapabla artefarita inteligenteco, progresa aŭtomatigo kaj rilataj sociaj ŝanĝoj (eble teĥnologia senlaboreco), enmerkatigo de altkapablaj cerbo-komputilaj interfacoj, enmerkatigo de homformaj robotoj, homa esplorado kaj ekkoloniigo de Luno kaj Marso, malpliboniĝanta klimato, plilongigo de homa vivo (eble ĝis nedifinita longeco), teĥnologia singulareco, enkonduko de senkondiĉa baza enspezo, halto de kreskado de monda populacio kaj ĝenerala pliaĝiĝo de homaro, plialtigo de ĝenerala eduka nivelo, senpovreco.

Atingo de jenaj aferoj multe superas la 2-jaran periodon de tiu ĉi Strategia plano, sed provizas kuntekston en kiu ni povas konsideri nian agadon “nun kaj ĉi tie” tiel, ke ĝi plej bone funkciu en la baldaŭa mondo.

Strategiaj prioritatoj

[edit]

P1. Organiza disvolvo (Projektoj.org)

[edit]

P1.C1. Plimultigo de membroj kaj aktivuloj (Projektoj.org)

[edit]

Vikimedio EO povas fari nur tiom multan kaj tiom bonan laboron, kiom ĝiaj aktivuloj ebligos. Por fari pli multan bonan laboron, estas bezonataj pli multaj altkapablaj aktivuloj. Unu el plej taŭgas lokoj por instigi homojn al agado estas niaj membroj. Tiel, plimultigante niajn membrojn ni plialtigos ŝancon de trovo de novaj aktivuloj.

Tempoplano:

  • 2025-04: funkciigita pagado de membraj kotizoj per banka karto kaj PayPal
  • 2025-09: membriĝa procezo plibonigita
    • kreo de aparta aliĝilo por novaj Simpatiantaj membroj; starigo de invitilo al plia subteno por aliĝinto
  • 2025-11: testa membro-varba kampanjo
  • 2026-02: membro-varba kampanjo uzante rubandon en Vikimediaj projektoj
  • 2026-12: almenaŭ 200 membroj

P2. Ebligaj Vikimediaj teĥnologioj kaj enhavoj (Projektoj.org)

[edit]

P2.C1. Leksikografiaj datumoj por Esperanto en Vikidatumoj (Projektoj.org)

[edit]

Vikidatumoj gastigas leksikografiajn (“vortarecajn”) datumojn en formo legebla kaj redaktebla kaj de homoj kaj de maŝinoj, kaj sub eksteme libera permesilo CC0. Altkvalitaj leksikografiaj datumoj estas necesa (kaj nesufiĉa) kondiĉo por funkciigo de la Abstrakta Vikipedio en la koncerna lingvo. Altkvalitaj leksikografiaj datumoj por Esperanto en Vikidatumoj ebligos al Esperantaj aktivuloj, neprofitcelaj organizoj, komercaj entreprenoj, esploristoj, registaroj kaj aliaj agantoj krei novajn produktojn, aŭ aldoni subtenon por Esperanto en siajn jamajn produktojn. Ekzemploj de ili estas literumkontroliloj, tradukaj kaj difinaj vortaroj (paperaj kaj ciferecaj), maŝinaj tradukiloj, tradukaj memoroj, datumoj por laŭtlegado por krei parolrekonilojn.

Tempoplano:

  • 2025-03: sendita peto por subvencio de Erasmus+
  • 2025-07: komencita projekto pri leksikografiaj datumoj subtenita de Erasmus+
  • 2026-05: en Vikidatumoj estas almenaŭ 25 000 leksemoj en Esperanto kun formoj
  • 2026-12: en Vikidatumoj estas almenaŭ 50 000 leksemoj en Esperanto kun formoj kaj 10 000 kun difinoj

Noto: La projekto de Erasmus+ estas celata fini en 2027.

P2.C2. Subteno por Mallokaj ŝablonoj (Projektoj.org)

[edit]

Mallokaj ŝablonoj estas proponita teĥnologio, kiu ebligus en ĉiuj Vikimediaj projektoj (kaj aliaj instalaĵoj de MediaWiki) uzi ŝablonojn de centra deponejo, simile kiel plurmediaĵoj de la Vikimedia Komunejo, datumoj de Vikidatumoj kaj uzanto-paĝoj de MetaVikio estas uzeblaj en ĉiuj Vikimediaj projektoj jam nun. La teĥnologio estas proponita kaj ankoraŭ ne ekzistas. La plej bonan oportunon por krei ĝin havas la Fondaĵo Vikimedio. Ene de tiu ĉi Strategia celo ni fokusiĝos al agado, kiu helpos demonstri al la Fondaĵo Vikimedio intereson de la Vikimediaj komunumoj, kaj indecon de la teĥnologio.

Tempoplano:

Revizio

[edit]

Tiu ĉi Strategia plano estos reviziita ĉirkaŭ la jarŝanĝo 2025/2026. La raporto de la revizio, kun ties eventualaj modifproponoj, estos provizita al la Kunsido de la Ĝenerala asembleo 2026-1.