Jump to content

Esperanto kaj Libera Scio/Reports/2024

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Jara raporto 2025 de la Vikimedia Uzanto-Grupo Vikimedio EO (angle Esperanto and Free Knowledge) aprobita dum la Kunsido de la Ĝenerala asembleo la 9-an de Februaro 2025.

Misia laboro

[edit]

Prelegoj, trejnadoj kaj komunaj redaktadoj

[edit]

Prelegoj:

  • Vivu eterne aŭ mortu provante (ZAT - Zamenhofa Aranĝo Toskana, Italio)
  • Vivu eterne aŭ mortu provante (5-a Virtuala Kongreso de Esperanto, virtuale)

Prezentoj dum eventoj:

  • 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto: prezento dum la Movada Foiro (virtuale)

Trejnadoj:

  • Itala Kongreso de Esperanto (Italio)
    • Vikipedia posttagmezo
    • Vikivojaĝa trejnado
  • Kreu kun ni liberan mapon OpenStreetMap (Arkones - ARtaj KONfrontoj en ESperanto, Pollando)
  • Plibonigu (projektan) mastrumadon de via organizo (VSKK - Verdaj Skoltoj Klaĉ-Kunveno, Belgio)
  • Kreu vian unuan retejon en 1 tago (ĈAR - Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, Pollando)

Konkursoj, kampanjoj

[edit]

Traduka konkurso 2015

  • rekalkuli venkintojn kaj provizi premiojn
  • planita, sed nefarita
  • pro administraj, organizaj kaj personaj defioj estis prokrastita

Amerika monato 2021

  • provizi lastan premion (atentas konfirmon de VMF)
  • VMF ne havas sufiĉan kapaciton por trakti nian finan raporton
  • planita, sed nefarita

VikiPrintempo COE - Angle 2022

  • pro organizaj defioj estis prokrastita
  • kalkuli venkintojn kaj provizi premiojn
  • planita, sed nefarita

Eventejo 2022

  • pro organizaj defioj estis prokrastita
  • kalkuli venkintojn kaj provizi premiojn
  • planita, sed nefarita

Afrika konkurso

  • konsiderita konkurso pri Afriko, lige al la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Afriko en 2024
  • konsiderita, sed neplanita kaj nefarita

Kampanjo / konkurso por enhavo pri disvolvado de kapabloj

  • konsiderita konkurso / kampanjo / io simila pri verkado de enhavo por Vikipedio (kaj eble aliaj Vikimediaj projektoj) pri kapabloj bezonataj por laboro de Esperantaj organizoj
  • konsiderita, sed neplanita kaj nefarita

Konkurso pri aliaj gravaj temoj

  • ni konsideris konkurson aŭ kampanjon pri temoj, kiuj aparte gravas por homaro (ekz. sano, klimata ŝanĝo)
  • konsiderita, sed neplanita kaj nefarita. tamen per Erasmus+ ni kandidatiĝis kiel partnero en suvencipeto por projekto pri sano

Engaĝo kaj disvolvo de komunumo kaj aktivuloj

[edit]

Ni varbis volontulojn uzante nian volontulan varbilon. Sed la uzado en 2024 estis limigita pro teknikaj problemoj.

Distribuo de organizaj roloj estis daŭre nesufiĉa. Enoficigo daŭre estis problemo, plejparte por la Estraro kaj la Revizia komisiono. Pli da laboro pri ĉi tiu temo estis planita por esti farita dum kreado de la strategia plano, kiu mem denove estis prokrastita.

Membrovarba kampanjo ne estis farita. La kialo estis la bezono de pli bona preparo - pli bone koni niajn membrojn kaj komunumajn membrojn (tio estas planita por fari kiel parto de kreado de la strategia plano), bezono de plibonigoj de laborfluo de nia membriĝilo kaj merkatiga funelo (farota kun helpo de invitita spertulo danke al Erasmus+) kaj trookupiĝinteco de la respondeculo.

Taksado de la Mapo de Komunumaj Kapacitaj ne estis farita.

Subvenciataj projektoj

[edit]

ViPE – Vikioj por Eŭropo (Erasmus+ KA2)

  • trejnadoj pri Vikipedio kaj Vikifontaro, kreo de interreta videa kurso, manlibro kaj eduka portalo, traduko de MediaWiki
  • sukcese finraportita

Str – Strategia disvolviĝo por subteno de Vikimedio (Erasmus+ KA1)

  • individua edukado de aktivuloj de VMEO
  • okazis pluraj ŝanĝoj en la projekto, precipe pri partoprenantoj, sed ĝenerale sukcesa
  • projekto sukcese finita. sekvos provizo de la fina raporto komence de 2025

SANO (Erasmus+ KA2)

  • ni partoprenis la subvencipeton kiel partnero
  • okaze de aprobo de la projekto, al niaj taskoj apartenos ekz. rekta pagata verkado de Vikipediaj artikoloj kaj organizo de konkurso en Vikimediaj projektoj pri la temo de sano

Konsidero de pliaj projektoj por individua edukado de aktivuloj de VMEO kaj de plenkreskaj lernantoj, kun subteno de Erasmus+ (KA1)

  • pro nesufiĉaj intereso kaj ebloj de aktivuloj de VMEO, ni decidis en 2024 ne peti novan similan projekton, kaj unue pli engaĝi aktivulojn
  • pro la sama kialo ni decidis en 2024 ne peti akreditiĝon por KA1

Konsideroj por aliaj kunlaboraj projektoj de Erasmus+ (KA2)

  • ni konsideris, kaj traktis kun eblaj partneroj, pri aliaj kunlaboraj projektoj, sed la intereso de eblaj partneroj ne estis sufiĉa
  • ni iom esploris eblon fari projekton por kreo de la sistemo por Mallokaj ŝablonoj (kiel parto de niaj Strategie gravaj laboroj). Nivelo de mastrumado kaj financado de tia projekto nuntempe superas niajn kapacitojn, do en baldaŭa estonteco ni ne povos gvidi tian projekton, sed eventuale povus partopreni ĝin. Post sufiĉa disvolvo de niaj kapacitoj kaj okaze de granda sukceso pri subvencieptado, ni povus gvidi tian projekton post pluraj jaroj.

Partopreno en Vikimediaj eventoj

[edit]

Ĝenerala asembleo de Vikimedio Eŭropo (Ĉeĥio)

  • ni partoprenis kiel oficiala membro
  • ni gvidis mallongan atelieron pri subvencioj de Erasmus+

Vikimanio (Katovico, Pollando)

  • partoprenis ankaŭ kelkaj esperantistoj kaj kunvenis

Fotoateliero de Vikimedio Ĉeĥio (Kolín, Ĉeĥio)

  • lernado (pri organizado de trejnadoj) per observado de laborado
  • subtenita de Erasmus+

VikiSabato de Vikimedio Nederlando (Utreĥto, Nederlando)

  • lernado (pri organizado de komunumaj renkontiĝoj) per observado de laborado
  • subtenita de Erasmus+

Vikipedia posttagmezo – Skribu nian historion (Sĥidamo, Nederlando)

  • lernado (pri organizado de komunumaj renkontiĝoj) per observado de laborado
  • subtenita de Erasmus+

Partopreno en Esperantaj eventoj

[edit]

Itala Kongreso de Esperanto (Montecatini Terme, Italio)

  • komuna prelego kaj trejnado pri kontribuado al Vikipedio kaj Vikivojaĝo
  • subtenita de Erasmus+

Arkones - ARtaj KONfrontoj en ESperanto (Poznano, Pollando)

  • prelego kaj trejnado pri kontribuado al OpenStreetMap (OSM)
  • subtenita de Erasmus+

VSKK - Verdaj Skoltoj Klaĉ-Kunveno (Tilff, Belgio)

  • trejnado pri organiza mastrumado
  • subtenita de Erasmus+

ZAT - Zamenhofa Aranĝo Toskana (Pizo, Italio)

  • lernado (pri kontribuado al Vikipedio) per observado de laborado
  • subtenita de Erasmus+

ĈAR - Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (Krakovo, Pollando)

  • trejnado pri kreado de retejoj
  • subtenita de Erasmus+

5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (virtuale)

  • prezento de VMEO dum la Virtuala Movada Foiro, prelego

Partopreno en aliaj eventoj

[edit]

Ĝenerala asembleo de OpenStreetMap Ĉeĥio (Olomouc, Ĉeĥio)

  • lernado (pri agado de organizo provizante subtenon por OpenStreetMap) per observado de laborado
  • subtenita de Erasmus+

Alia misia laboro

[edit]

Agado por Slovakio

[edit]

Ni fokusiĝas al laborado kun la Esperanta komunumo. Sed per nia strategia sinteno de ekosistema subteno ni laboras ankaŭ por subteni Slovakion, la lando kie ni estas oficiale registritaj.

En 2024 ni precipe per la dediĉita paĝo en Facebook (PreWiki.sk) informadis la slovaklingvan publikon pri gravaj okazaĵoj per ligado al artikoloj en Vikipedio kaj aliaj Vikimediaj projektoj. Nia paĝo en Facebook estis la plej aktiva Vikipedia Facebook-paĝo en la slovaka lingvo.

Aldone, ni verkis ankaŭ kelkajn artikolojn pri edukado de plenkreskuloj por la Eŭropunia portalo EPALE.

Ni komencis plani okazigon de komunuma renkontiĝo aŭ komuna tema redaktado, sed fine pro okupiteco ne faris tion.

Informado

[edit]

En 2024 ni informadis eksteran publikon precipe per niaj sociaj retejoj (Facebook, Twitter / X) en niaj paĝoj / kontoj pri VMEO, Vikipedio kaj Vikivojaĝo.

Ni planis provi ricevi en nian posedon delonge neuzatajn sociretejajn kontojn de Esperantlingvaj Vikimediaj projektoj. Sed pro okupiteco ni ne komencis labori pri tio.

Pro cimo en nia kontaktmastruma sistemo CiviCRM ni ne povis dissendadi amasmesaĝojn de nia retejo. Tial ankaŭ plivigligo de informado de novaĵleteroj ne okazis.

Streĉaj celoj

[edit]

ZEO-datumbazo

  • ideo por kreo de datumbazo de ZEOj (Zamenhof/Esperantaj objektoj) per nova instalaĵo de WikiBase (per kiu funkcias ankaŭ Vikidatumoj)
  • pro okupiteco ni ne progresis pri la afero

Eventejo

  • en 2022 ĝi estis sojle de sukceso, do unue estis bezonata rekonsidero
  • pro okupiteco ni ne progresis pri la afero

Organiza laboro

[edit]

Organiza daŭropoveco

[edit]

En 2024 ni sukcesis partopreni kelkajn lernajn okazaĵojn, precipe danke al malavara subteno de la programo Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono.

Rekono kiel Vikimedia Tema organizo

[edit]

Daŭrigo de nia peto de 2019. Tiam AffCom (la komisiono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu respondeas pri tiaj rekonoj) ne havis sufiĉajn kapacitojn por plenumi la rekonon. Rekono de organizo kiel Tema organizo havas 3 ŝtupojn kaj laŭplane daŭras 4-6 monatojn por trairi ilin ĉiujn. En nia okazo, AffCom bezonis 7 monatojn kaj ne sukcesis fini eĉ la 1-an ŝtupon, nek iniciateme informi nin pri ties prokrasto. Nelonge poste AffCom paŭzis nian rekonan procezon, provizante diversajn kialojn dum malsamaj okazoj.

En 2024 ni ne iniciateme restarigis la rekonan procezon pro nia okupiteco.

Disvolvo de infrastrukturo

[edit]

En 2024 ni laboris por restarigi nian projektan mastrumilon OpenProject. Tiu pasintece ege helpis al nia agado, sed post servilaj problemoj ĝi restas neatingebla. Ni provis migri niajn datumojn al Projektoj.org (nova reta projekta mastrumilo de TEJO por Esperantujo, ankaŭ funkcianta per OpenProject). Ni atingis partajn, sed nesufiĉajn, sukcesojn, kaj daŭrigos la laboron en 2025.

Pro nia okupiteco ni ne sukcesis trakti aliajn planitajn disvolvadojn de nia infrastrukturo.

Homaj rimedoj

[edit]

Pro nia granda okupiteco ni ne sukcesis daŭrigi la planitajn agadojn por disvolvi niajn homajn rimedojn.

Subvenciataj projektoj por disvolviĝo

[edit]

Dum la jaro 2024 ni finis la projekton Strategia disvolviĝo por subteno de Vikimedio subtenitan de Erasmus+ de la Eŭropa Komision, kiu celis plikapabligon de niaj aktivuloj. En la projektoj okazis pluraj ŝanĝoj, precipe iuj planitaj homoj ne plu povis partopreni.

Membro-varba kampanjo

[edit]

En 2024 pro nia granda okupiteco ne okazis la planita membrovarba kampanjo. Por la kampanjo estis planita ankaŭ plibonigo de infrastrukturo, kiu devintus helpi al ni pri varbado.

Strategia sinteno

[edit]

Strategia plano 2025-2026

[edit]

La celo estis starigi longtempan strategian komisionon, kiu dum 2024 gvidus la laboron por verko de la Strategia plano 2025-2026 kun partopreno de pluraj membroj kaj aktivuloj de VMEO kaj de Vikimediaj komunumanoj. Pro nia granda okupiteco ni ne sukcesis komenci tiun ĉi laboron en 2024 kaj prokrastis verkon de la plano por komenco de 2025.

Kovilo por liber-kulturaj Esperantaj organizoj

[edit]

Kiel ni informis en la Jara plano, por povi trakti Kovilon por liber-kulturaj Esperantaj organizoj, unue ni mem bezonas atingi pli altan nivelon de organiza daŭropoveco. Pro nia granda okupiteco ni ne povis trakti tiun bazan kondiĉon, do ni ankaŭ ne laboris pri la Kovilo.

Komuna preparado de gravaj dokumentoj

[edit]

Pro nia granda okupiteco, gravaj dokumentoj estis denove preparitaj nur de kerna aktivulo, sen partopreno de membroj, aktivuloj kaj komunumanoj.

Disvolvo de dunga sistemo

[edit]

En 2024 ni nek disvolvis nian dungan sistemon, nek dungis dungiton.

Restarigo de subvencioj de la Fondaĵo Vikimedio

[edit]

Fondaĵo Vikimedio (VMF) portempe haltis subvenciojn por Michal Matúšov (nuntempa prezidanto) pro lia malvolo solvi konfliktojn. Tio limigas nian agadon kaj niajn eblojn antaŭenigi la Vikimedian mision kaj tiel vundas la Vikimedian movadon. En 2024 ni celis solvi tiun ĉi konfiklton de VMF, laŭeble je struktura nivelo de VMF (aliokaze ĝi povus ree reaperadi en aliaj lokoj kaj tempoj).

Subvencioj de la Fondaĵo Vikimedio en 2024 ne estis nia prioritato, do ni ne laboris por restarigi ilin.

Ekologia daŭropoveco

[edit]

Ni daŭrigis nian organizan kutimon de uzado precipe de surteraj veturiloj por niaj vojaĝoj, kaj servado de vegetaraj kaj veganaj manĝaĵoj.

Tamen, ni ne formaligis tiujn ĉi kaj aliajn kutimojn kaj praktikojn.

Tutmonda kalendaro

[edit]

Pro nia granda okupiteco ni ne traktis eblon enkonduki tutmonde validan kalendaron.