Jump to content

Esperanto kaj Libera Scio/Annual agendas/inspiro

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Ĉiuj aferoj sube estas nure ideoj, proponoj, taŭgaj kiel temoj por diskuto. Ne temas pri ordono aŭ devo implementi ĝuste ilin.

Agado por antaŭenigi nian mision[edit]

Regulaj agadoj de aliuloj, al kiuj ni povas aliĝi

Niaj eblaj regulaj agadoj:

Agadoj por diskonigi:

Eventoj por partopreni

  • Vikimediaj eventoj
    • tutmondaj Vikimediaj eventoj
      • Vikimedia Pintkunveno
      • Vikimanio
    • regionaj Vikimediaj eventoj
      • Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo
      • Nord-Eŭropa renkontiĝo
      • Iberoconf
      • WikiIndaba
    • temaj Vikimediaj eventoj
      • Kodummaratono
      • ??
  • Esperantaj eventoj
    • tutmondaj Esperantaj eventoj
      • UK
      • IJK
    • fakaj / temaj Esperantaj eventoj
      • SES, NASK, ILEI-kongreso ktp
    • junularaj Esperantaj eventoj
      • JES, IJS, IJF
    • regionaj, landaj Esperantaj eventoj
    • aliaj renkontiĝoj (agado depende de celgrupo)

Aliaj agadoj:

  • prelegoj
  • trejnadoj
  • foto-promenoj
  • diskonigado de libera kulturo
  • pledado por liberigado de dokumentoj
  • merkatiko
  • edukado de retaj komunumoj
  • depende de perceptataj bezonoj de retaj komunumanoj kaj aktivuloj (ĉu enketo?)

Agado pri specifaj viki-projektoj[edit]

  • Vikiversitato
    • serĉado de novaj regulaj kontribuontoj
    • traktado por liberigo de aliulaj materialoj
  • Vikivojaĝo
    • serĉado de novaj regulaj kontribuontoj
    • traktado kun organizantoj de Esperantaj eventoj pri liberigo de enhavo / anticipa preparo de tekstoj por Vikivojaĝo kaj reciproka reklamado
  • Vikifontaro
    • publikigo de jamaj liberaj materialoj (Gazetaraj komunikoj de UEA, Estraraj komunikoj de UEA, artikoloj en TEJO.org, artikoloj de Libera Folio ktp)
    • pledado por liberigo de pluraj materialoj
    • longtempa kunlaborado kun bibliotekoj kaj arĥivoj pri skanado kaj ciferecigado de libroj kaj gazetoj (GKAM / GLAM)

Agado por plifortigi nian organizon[edit]

  • strukturo: estraro, komisionoj (kontinentaj, fakaj, ktp), formalaj roloj (homa talento, amaskomunikiloj, ktp)
  • eksplice deklaritaj misio, vizio, valoroj, celoj
  • eksplice deklarita kaj priskribita kiel VMEO lokiĝas en la Vikimedia kaj Esperanta ekosistemoj - kiel helpas al ili kaj kiel ili helpas al VMEO (interdependeco)
  • rekono kiel Tema organizo de VMF
  • rekono kiel Faka asocio de UEA / Faka sekcio de TEJO
  • infrastrukturo: ĝisdataj projektaj paĝoj en vikioj, retejo, membra sistemo, projektomastrumilo, mona sistemo (banka konto, UEA-konto, kriptomona konto, PayPal ktp), dokumentujo, membra zono...
  • edukado de aktivuloj