Jump to content

Esperanto kaj Libera Scio/Annual agendas/2022-eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Propono de la Jarplano de ELiSo / VMEO por 2022.

Kiel ni aspektos fine de la jaro[edit]

  • rekonita kiel Tema organizo (kaj tial ŝanĝita nomo al "Vikimedio Esperanto")
  • ĉefaj organoj havos pliefikigitan laborfluon, pli klare dividitajn rolojn
  • pluraj roloj estas transprenitaj fare de aktivuloj sen elektitaj funkcioj
  • Estraro provizas labor-kadron, ene de kiu aliaj aktivuloj laboras pli simple kaj povas plenumi siajn proprajn iniciatojn
  • aktivuloj havas disponeblajn materialojn por rapide eklerni pri nova kapablo bezonata por ilia laboro (ĉu pri projekta aŭ organiza laboro); pluraj el tiuj materialoj povas esti disponeblaj al ĝenerala Esperantujo
  • estas konataj rezultoj de landa donackampanjo kaj decidite ĉu (kaj kiel) ĝin refari
  • estas kreitaj spertoj, kapabloj kaj sistemoj por sekvajare krei novan strategian planon 2024-2026
  • aktivuloj aktive partoprenis en pluraj Vikimediaj kaj Esperantaj renkontiĝoj
  • propra sperto pri partopreno en subvenciata projekto
  • baze funkcias programo por helpi Slovakion - PreWiki.sk

Programa laboro[edit]

Konkursoj kaj komunaj redaktadoj[edit]

VikiPrintempo COE - Angle[edit]

  • 21-a de Marto - 31-a de Majo
  • en la angla Vikipedio, kun subtemo de Esperanto

Afrika monato[edit]

  • Majo
  • por engaĝigi Afrikanojn, spertigi ilin pri Vikimedio

Vikio Amas ZEOjn[edit]

ĉ. Julio - Aŭgusto

Kampanjo pri enhavo pri disvolvado de kapabloj[edit]

  • konkurso / kampanjo / io simila pri verkado de enhavo por Vikipedio (kaj eble alia projekto) pri kapabloj bezonataj por organiza laboro
    • taŭga ankaŭ por ĝenerala Esperantujo, de kiu ni poste povos prenadi pli kapablajn volontulojn kaj partneri kun pli kapablaj partneroj
  • eblaj partneroj: UEA, TEJO, eble aliaj

Vikivojaĝo por Esperantaj renkontiĝoj[edit]

  • dato nestarigita dume
  • unue esplori ĉe organizantoj de renkontiĝoj, depende de ilia intereso decidi ĉu organizi

Konkursoj kaj komunaj redaktadoj geografie bazitaj[edit]

Vikio amas Teron[edit]
  • fotokonkurso pri naturo
  • organizata por Slovakianoj, parto de nia programo PreWiki.sk

Pledado por liberigo de materialoj[edit]

kunlaboro kun almenaŭ 1 organizo / enhav-kreanto / projekto / grupo por disponigi iliajn enhavojn sub libere permesilo uzeble en Vikimedio

Informado de esperantistoj pri Vikimedio kaj la valoroj[edit]

Partopreno en Vikimediaj renkontiĝoj[edit]

Okazigo de Vikimediaj renkontiĝoj estas neklara pro neantaŭvidebla situacio pri kronviruso. Ĉiuokaze, ELiSo havas klaran intencon aktive partopreni en diversaj Vikimediaj renkontiĝoj por lerni, pliriĉigi siajn kontaktojn kaj transdoni siajn spertojn kaj Esperantan vidpunkton.

pripensataj:

  • Vikimedia Pintkunveno
  • Vikimanio
  • Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo
  • IberoConf
  • WikiIndaba
  • Nord-Eŭropa Vikimedia Renkontiĝo

Partopreno en Esperantaj renkontiĝoj[edit]

Simile kiel Vikimediaj renkontiĝoj, ne klaras ĉu ili okazos, kaj ĉu en fizika aŭ virtuala aŭ hibrida formo.

pripensataj:

  • UK
  • IJK
  • SES
  • JES

agadoj tie:

  • prelegi
  • trejni
  • gvidi diskuton
  • FotoPromenoj

Aliaj renkontiĝoj povas esti proponitaj dum jaro laŭ eblecoj kaj intereso.

Organiza evoluo[edit]

Rekono kiel Tema organizo[edit]

  • se ne finiĝos en 2021

daŭrigo de 2019

Disvolvo de infrastrukturo[edit]

  • retejo
    • plibonigo de aliĝilo
  • financa registrilo

Pritakso de situacio[edit]

Community Capacity Map

  • fari por VMEO
  • instigi kaj eble fari por unuopaj Esperantlingvaj vikimediaj projektoj

Homaj rimedoj[edit]

  • pli vasta distribuo de roloj - pli vasta varbado de volontuloj por konkretaj roloj / taskoj
  • plia disvolvo de eduka sistemo en la organizo
    • plia disvolvo de manlibroj por specifaj taskoj kaj roloj
    • starigo de propra eduka portalo

Membor-varba kampanjo[edit]

depende de varbado en 2021

Subvenciataj projektoj[edit]

estas petitaj 2 projektoj de Erasmus+

  • propra projekto pri trejnado pri Vikipedio
  • partnere en projekto pri efika komunikado

Strategia sinteno[edit]

Strategia plano 2022-2023[edit]

Komuna preparado de gravaj dokumentoj[edit]

plifunkciigi la sistemon (nun havas mankojn)

gravaj dokumentoj estu pretaj kun sufiĉa anticipo, videblaj por membroj / publiko por konsultado (kaj tiel pli efika ĝenerala asembleo) kaj, kiam eblas, kundifinitaj fare de regulaj membroj kaj aktivuloj

  • jarplano kaj jarbuĝeto por 2023 kunpreparitaj kun membroj, komunumanoj kaj aliaj aktivuloj
  • jarraporto kaj financa raporto pri 2021 konsulteblaj publike kun anticipo

Preparo por dungito[edit]

fari detalan esploron pri postuloj, kostoj (financaj, homaj ktp) kaj rezultoj de dungo / kontraktigo

  • ekz. Simpla jarplana monpeto de VMF kaj kiel ĝiaj postuloj influus nian laboradon
  • baza superrigardo de influo de kunlaborado de dungito / kontraktito kun volontuloj

por 202 estas plano dungi / kontraktigi

Organiza funkciado[edit]

Ĝeneralaj asembleoj

  • komence de jaro (precipe por akcepti Jaran raporton 2010, Financan raporton 2021, Revizian raporton 2021 kaj Strategian planon 2022-2023)
  • fine de jaro (precipe por akcepti Jara planon 2023 kaj Jaran buĝeton 2023)

Estraro

  • regule kunsidas

aliaj

  • enjara raportado al ĝenerala internacia Vikimedia movado (estas aprezata de Temaj organizoj; povas esti kunigita kun raportado al TEJO aŭ alia organizo en kiu ni eventuale membrus)