Instali decidan strukturon prefere al alpreni individuajn decidojn
Revizi financan leĝan kaj personan aferojn el la nuna bazo
Respekti la sendependecon de ĉiu lingvo kaj projekto
Bremsi la plej grandajn ŝangojn kiuj povus kompromiti la sukceson kiun ni jam atingis
Konsili la regantojn la dungitojn kaj la volontulojn laborantajn por la Fondaĵo
Mi kredas ke la rolo de la Fondaĵo devus esti :
Provizi financan kaj leĝan kadron por la funckciado de vikipedio kaj de ties fratinaj projektoj
Utili kiel simpla voĉo por la publiko en la temoj kiaj rilatoj al la gazetaro kaj al la donacintoj kies unueco gravas
Subteni kaj ebligi taŭgan gvidadon ene de ĉiu projekto plutenante niajn komunumogvidatajn tradiciojn
Se mi estos elektita la unuaj aferoj kiu n mi defendos kia fidatarano estus :
Identigi unu aŭ plurajn kontaktulojn por la Fondaĵo por ĉiu projekto en ĉiu lingvo
Pli etendita kaj pli organizita uzado de voluntuloj por trakti la ĉiutagan laboron de la Fondaĵo
Pliforta fokusigo sur akurata kaj oportuna interna komunikado
Koncerne la neanglalingvajn projektojn mi kredas jenon :
La plej multo el tiuj projektoj devus finfine fariĝi sendependaj de usone bazita fondaĵo (posr 5 ĝis 10 jaroj )
Fidata gvidado en ĉiu lingvo devus esti flegata, kio disdividas la kernajn valorojn : libere disdonebla enteno, neŭtrala vidpunkto kaj malfermiteco
Kion mi alportas al la Fidataro inkluzivas :
Tri jarojn da partopreno en la angallingva vikipedio inkluzivanta kreskanta interesiĝo en la regularo kaj gvidado
Antaŭa partopreno en la administra konsilantaro de Wesleyan Broadcast Association, Inc. neprofitocela organizaĵo kiu funkciigis la radion WESU-FM
Antaŭa dungoposteno kiel firmaestro en usona bizneso kiuj donis al mi certagrade familiarecon kun leĝaj financaj kaj strukturaj problemoj kiujn frontas la Fondaĵo
Kelkaj antaŭaj vojaĝoj precipe en Hispanio kaj Meksikio de kiam mi parolas iom da hispana
Teĥnika fona kulturo en softvara evoluigo kaj IT
Kelkaj aferoj kiujn mi dezirus alporti al la Fidataro sed ne povas :
Mi respektas la internacian naturon de la Fondaĵo kaj dezirus flue paroli aliajn lingvojn krom la angla
Mi malŝatas vojaĝi kaj vivas en malalirebla loko. Kvankam mi pretas ekvojaĝi se elektita, mi povus ne persone ĉeesti ĉiujn fidatarajn eventojn
Kiom grava estu Vikipedio por mi, mi ne povas lasi ĝin fariĝi mia plentempa okupo